Antonio Miranda en la Café Tortoni,
Avenida de Mayo (Bonaero, 2009).
LA TURISTO
Poemo de Antonio Miranda
Traduko de Fernando Maia Jr.
En sportŝuo kaj pantaloneto
ene de la ovala salono
de la malnova bonaera kafejo,
inter speguloj
kandelingoj
kaj lumkandelabroj.
La kelnero prifajfetas
kaj rigardas al la plafono,
kun malŝatemo,
poste
lin kolektas kaj lin forportas
al la balaaĵoj,
kune kun la panpecetoj.
(Bonaero, 29/04/2009)
|