Skulptaĵo de Antonio Miranda en farbita ferbetono,
konstruita en la Bieno Irecê, Gojaso.
FLUGILOJ DE PAPILIOJ
Poemo de Antonio Miranda
Traduko de Fernando Maia Jr.
Popare kiel flugiloj de papilioj samaspektaj baraktantaj kaj
kontraŭstarantaj limiĝantaj je malkvieta kriza simetrio
nestabila geometrio ripetata freneza netenebla:
korpoj poparaj flugiloj modulaj artikigitaj.
Korpoj apudmetitaj interaranĝitaj
ligitaj dependaj baldaŭaj
flamiĝemaj. Parigitaj
ekaj. Kuplaj kiel
ĉarniroj
latiroj
eroj
par
oj
.
du
duonoj
en la imagita
kvadrato: flugiloj
Pirenópolis, Gojaso,
9/6/2006